Wilhelm Müller
Wilhelm Müller | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Wilhelm Müller | ||
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1794 en Dessau | |
Morto | 30-an de septembro 1827 (32-jaraĝa) en Dessau | |
Tombo | Dessau-Roßlau vd | |
Etno | Germanoj vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Anhalt-Dessau (en) vd | |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Adelheid Müller (en) vd | |
Infanoj | Max Müller vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Wilhelm Griechen-Müller vd | |
Okupo | poeto verkisto komponisto tradukisto militisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Die schöne Müllerin vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johann Ludwig Wilhelm MÜLLER (naskiĝis la 7-an de oktobro 1794 en Dessau; mortis la 1-an de oktobro 1827 en Dessau) estis germana poeto.
Lia plej fama verko estas la poemciklo Winterreise,[1] kies emociigaj kaj plej ofte malesperaj poemoj estis surmuzikigitaj de Franz Schubert. La plej konata ero de tiu poemaro estas Der Lindenbaum.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post ĝuo de bona edukado li frekventis la berlinan universitaton ekde 1812 pro interesoj historiaj kaj filologiaj. En 1813 kaj 1814 li volontulis dum la kontraŭnapoelonaj militoj kaj post tiu ĉi interrompo li kontinuigis la studojn en Berlino. Ili nun pli temis pri fruaj etapoj de germanaj lingvo kaj literaturo.
En rondoj de kelkaj poete talentitaj amikoj li ekinspiritis. La de Müller kun ili kune eldonita verko »Bundesblüten« (Berlino 1815) atestas liajn unuajn muzo-provojn. En 1817 li akompanis grafon Sebastian Albert von Sack al Italujo el kio naskis la eleganta kaj informplena literatura frukto »Rom, Römer und Römerinnen« (Berlino 1820). Baldaŭ post la reveno (1819) li vokiĝis kiel instruisto pri klasikaj lingvoj al Dessau kaj mallonge post li krome dungitis kiel bibliotekisto de la ĵus fondita duka biblioteko.
Poetece li furoris per »Gedichte aŭs den hinterlassenen Papieren eines reisenden Waldhornisten« (Dessau 1821–24) kaj »Lieder der Griechen« (Dessau/Leipzig 1821–24) kie li esprimis la simpation de la germanoj por la grekoj en ilia sendependiĝo-milito. Enhavsimile flankis ilin tuj »Neugriechische Volkslieder« (Leipzig 1825) kaj »Lyrische Reisen und epigrammatische Spaziergänge« (Leipzig 1827). Krome verkis li la novelon »Der Dreizehnte« (1827) kaj »Homerische Vorschule« (Leipzig 1824), kie li konfesis esti diligenta disĉiplo de Friedrich August Wolf; ekster tio li verkis ankoraŭ etajn prigrekiajn eseojn.
Meritis Müllers ankaŭ tradukante la verkon »Faustus« de Christopher Marlowe (Berlin 1818); krome li eldonis la antologion »Bibliothek der Dichtungen des 17. Jahrhunderts« (Leipzig 1822–27; daŭrigo far Karl August Förster).
Graveco
[redakti | redakti fonton]Müller estis unu el la plej freŝaj germanlingvaj kantopoentoj. Hela, sincera ĝojo elaŭdeblas el kantoj kiuj estis bonege kanteblaj (ekz. »Es lebe, was auf Erden«, »Im Krug zum grünen Kranze«) kaj ofte muzikigitis (plej bele de Franz Schubert la cikloj »Die schöne Müllerin« kaj »Winterreise«).
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Vintra vojaĝo (Winterreise). Tradukis Mad Mevo. Ĝenevo 1978. 16 paĝoj.
- Tradukoj de Der Lindenbaum:
- La tilio. Tradukis Ludwig Emil Meier. En: Esperantista kantaro, 1907.
- modifita versio, en: Wilhelm kaj Hans Wingen: Post la kurso, 1954, paĝo 68.
- Ĉe put' antaŭ pordego. Tradukis Joachim Gießner. En: Mia kantaro I, 2001.
- Tili' ombrigas laŭba. Tradukis Roland Platteau. 2002.
- La tilio. Tradukis Ludwig Emil Meier. En: Esperantista kantaro, 1907.
- Tradukoj de Der Lindenbaum:
- Migrantokanto de muelisto Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine (Das Wandern). Tradukis Cezar. En: La migranto.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 14. Leipzig 1908, p. 234-235 (ĉi tie interrete)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Andreas Dorschel: 'Wilhelm Müllers Die Winterreise und die Erlösungsversprechen der Romantik', in: The German Quarterly LXVI (1993), no. 4, pp. 467-476.